Pekino-Olimpikoj

 


La pekina registaro fordankas la mondonacon de
la popolanoj por la Olimpikoj de 2008

de BEI BEI


    Lastatempe pekina vicurbestro Liu Jingmin diris al intervjuistoj, ke popolanoj ne bezonos elspezi por la Olimpikoj de 2008.

    Liu Jingmin diris, ke dum la tempo de pekina invito de la Olimpikoj de 2008 multaj popolanoj volis oferi monon, sed tio estis fordankita. La registaro estis danka al la entuziasma subteno de la popolo, sed fordankis la monoferon de popolanoj, ke ili uzu la monon por plibonigi sian vivon au partopreni en amasa sportado. Tio ja estos la plej bona subteno al la registaro.

    Post sukceso de invito de la Olimpikoj de 2008, ankorau multaj popolanoj montris la volon monoferi. Li diris, ke la prepara komitato por la 29-aj Olimpiaj Ludoj ankorau ne estis fondita, kaj la registaro preferas, ke oni uzu la monon por plibonigi sian vivon au partopreni en sportado, turnu sian entuziasmon en sian profesian laboron, kaj ne pledas por ofero de mono au objektoj de popolanoj.

    Liu Jingmin diris, ke en la lastaj 3 kaj duona jaroj la ekonomio de Pekino kreskis je dekkelke da pocentoj. En la lastaj 5 jaroj la financa enspezo de Pekino kreskis je pli ol 20 pocentoj. En la unua duono de 2001 Pekino efektivigis la totalan produktovaloron de la nacia ekonomio je 123.37 miliardoj da juanoj, t.e. je 11% pli multe. La loka financa enspezo estis 21.71 miliardoj da juanoj, t.e. je 29.1% pli multe. Stimulate de la sukceso de la invito de la Olimpikoj de 2008, la bona situacio de ekonomio pli kaj pli disvolvighos. Li diris, ke la registaro estos sufiche kapabla fari la Olimpikojn de 2008 plej bonajn en la historio de Olimpiaj Ludoj.

 

Revenu