Pekino-Olimpikoj

 
Sukcesa invito de la Olimpikoj favoras investon
de alilandaj entreprenistoj al Pekino


    Julie de 2001 Pekino sukcesis en invito de la Olimpikoj en 2008. Post tio respondeculo de la Pekina Konsultejo pri Investo de Alilandaj Entreprenistoj ricevis chiutage po 40 telegramojn senditajn de alilandaj entreprenistoj, temantajn pri investado en Pekino, kaj precipe investo de fundamentaj ekipajhoj, altteknologiaj projektoj kaj mediprotektado. Nun Pekino kontaktighis almenau kun 600 alilandaj entreprenistoj.

    Reprezentanto de la plej granda mediprotekta kaj elektroprodukta kompanio de Britio venis al Pekino kun investa projekto de 100 milionoj da usonaj dolaroj kaj faris kontakton kun elektra establo kaj rubotraktejo de Pekino. Pli ol centoj da alilandaj entreprenoj agas simile.

    La Brita-china Komerca Asocio, kiu kontaktas 300 grandajn entreprenojn en Britio, aktive organizas lokajn entreprenojn viziti Pekinon septembre. Multe da Hongkong-aj entreprenoj sin preparas por serchi komercan shancon en la oktobra komerca intertraktado inter Hongkong kaj Pekino. Ankau grandaj kompanioj (grupoj) de la Korea Respubliko celis la olimpikan merkaton kaj montris grandan intereson pri la fundamentaj urbaj ekipajhoj, dombienoj, autofabrikado, mediprotekto kaj faka riparado.
Oni diris, ke Pekino asignos 23 miliardojn da usonaj dolaroj al konstruo de sportaj haloj, vojoj kaj gravaj mediprotektaj projektoj. Se oni kalkulas la investon al aliaj projektoj, do la Olimpikoj en 2008 donos la komercan shancon al chinaj kaj alilandaj entreprenistoj je 70 miliardoj da usonaj dolaroj.

 

Revenu