Lau
pekina informo de la 15-a de novembro, fondighos en decembro
la Pekina Prepara Komitato por la Olimpikoj de 2008. Krome
plenumighos en la jarfino la "Agadplano por Olimpikoj"
inkluzive de scienco-teknologio, kulturo, konstruado de sportejoj
k.a.
Urbestro
de Pekino Liu Qi diris, ke la Internacia Olimpika Komitato
esperas limigi skalon kaj investon por la Olimpikoj. Pekino
observos la principon kaj racie aranghos la planon por la
Olimpikoj de 2008 por fari la Olimpikojn plej elstaraj en
la historio de Olimpikoj.
Liu
Qi diris, ke ekstreme grava estas la metodo de kolekto de
mono por la Olimpikoj de 2008. Pekino lernos de la Sidnejaj
Olimpikoj en la maniero de monkolektado, nome investigi la
registaron kaj entreprenojn.
Revenu
|