En
la 13-a de decembro starighis la Organiza Komitato de la 29-aj
Olimpikoj en Pekino.
Liu
Qi, urbestro de Pekino, kaj Yuan Weimin, direktoro de la China
Ghenerala Sporta Buroo kaj prezidanto de la China Olimpika
Komitato, farighis respektive prezidanto kaj plenuma prezidanto
de la nova komitato. La komitato konsistas el 3 partoj: 1.
organiza kaj prepara grupo, kiu respondecas pri strategia
arangho kaj politika ellaboro; 2. konstrua kaj serva grupo,
kiu respondecas pri arangho de konstruado, organizado de konkurso,
garantio de sekureco kaj servado de kuraco; 3. konsila kaj
konsultigha grupo, kiu respondecas pri komunikigho inter la
komitato kaj en- kaj eksterlandaj fakaj organizoj.
Jacques
Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, kaj
la Olimpikaj Komitatoj de pli ol 160 landoj sendis gratulajn
leterojn.
Revenu
|