Pekino
invitas Olimpikojn en 2008. Tio estas favora ankau por Hongkong.
La Olimpika Komitato de Hongkong, Chinio, kaj ties diversaj
sportaj societoj plenenergie subtenas Pekinon en tio.
Prezidanto
de la Olimpika Komitato de Hongkong diris, ke Chinio nun estas
multe pli stabila, matura kaj potenca chu politike chu ekonomie
ol antau 5 jaroj, kiam Pekino invitis Olimpikojn de 2000.
Nun la internacia pozicio de Chinio estas pli alta. Kaj samtempe
kun tio la sporta nivelo de Chinio levighis multe. Post 7
jaroj la politikaj, ekonomiaj kaj sportaj kondichoj de Chinio
farighos certe multe pli maturaj kaj ghi certe havos pli da
konvinkoj okazigi Olimpikojn. Ghuste pro chio tio jam maturighis
la tempo, por Chinio inviti la Olimpikojn de 2008. Sportista
rondo de Hongkong diris, ke lau sia influo kaj nivelo Chinio
certe sukcese gastigos Olimpikojn. Nun restas 7 jaroj kaj
duono ghis 2008 kaj Chinio havas sufiche da tempo por prepari
sin por la sportkunveno. Se sukcesos Pekino en la invito,
Hongkong helpos ghin en iuj disciplinoj.
Revenu
|