Pekino-Olimpikoj

 
Pekinaj e-istoj subtenas inviton de Olimpikoj al sia urbo


    Che la 20-jarigho de la Pekina E-Asocio (PEA) pli ol 100 pekinaj e-istoj kunvenis la 24-an de februaro, 2001.

    Fine de la kunveno ili subskribis blankan tukon kun verda stelo kaj emblemo de Olimpikoj, esprimante sian subtenon al invito de Olimpikoj al Pekino en 2008.

    Subskribis ankau s-ro Chai Zemin, honora prezidanto de PEA kaj prezidanto de la china societo "Amikoj de Esperanto", s-ro Chen Yuan, honora prezidanto de la China E-Ligo (ChEL), laborantoj de ChEL, redakcio de"El Popola Chinio" kaj E-sekcio de China Radio Internacio, membroj de PEA kaj aliaj samideanoj.

Revenu