Pekino-Olimpikoj

 
Manifestacio de 10000-homa biciklado por subteni
gastigadon de Olimpikoj


    Matene de la 24-a de februaro, pli ol 10000 homoj de Pekino chirkaubiciklis Pekinon por montri sian subtenon al gastigado de Olimpikoj. La biciklantoj estis membroj de la 92 sportaj societoj sub la Pekina Ghenerala Sporta Federacio. Kun chapoj en koloroj de la 5 cirkloj de la Olimpika simbolo kaj flageto sur la biciklo, la biciklantoj ekiris de Tian'anmen-placo, iris lau la dua cirkla autovojo de la urbo kaj fine venis al la Laborista Stadiono en la oriento de Pekino. Vere imponan spektaklon la pekinanoj ghuis.

Revenu