Pekino-Olimpikoj

 
Jiang Zemin: Pekino kapablas gastigi Olimpikojn


    Dum sia intervidigho kun la Inspekta Teamo de la Internacia Olimpika Komitato, china prezidanto Jiang Zemin diris, ke kun subteno de chiuj chinoj, Pekino kapablas gastigi tute novajn kaj epokfrapajn Olimpikojn enkorpigantajn la olimpikan spiriton.

    Li diris: "Ni esperas, ke vi sciigos la fervoron, memfidon kaj kapablon de Pekino al chiuj membroj de la Internacia Olimpika Komitato."

    Li diris, ke la china registaro kaj china popolo deziras akceli interkomunikighon kaj amikecon inter Chinio kaj la mondo kaj volas fari kontribuon por la paco kaj disvolvigho de la mondo. Pekino kiel chefurbo de Chinio faris du-fojan inviton de Olimpikoj, tio tute esprimas ghian deziron kaj klopodon. Se Pekino ricevos la permeson gastigi la Olimpikojn de 2008, certe la china registaro plenumos la promesojn faritajn en la Raporto de Pekino por Inviti Olimpikojn de 2008.

    Chinio estas unu el la aktivaj membroj de la internacia olimpika familio. En la nova jarcento Chinio klopodos kiel antaue por disvolvi kaj disvastigi la olimpikan spiriton.

    Revenu