Lastatempe
la pekina registaro kaj la Organiza Komitato de la 29-aj Olimpikoj
okazigis gazetaran konferencon kaj publikigis la "Praktikan
Projekton de Pekinaj Olimpikoj".
La
projekto, kiu montris la temon "Akceli progresadon per
la Olimpikoj kaj akceli la Olimpikojn per progresado",
estas programeca dokumento por disvolvigho de la socio kaj
ekonomio de Pekino kaj prepara laboro por la Olimpikoj por
la venontaj jaroj. La projekto konsistas el 5 partoj, t.e.
ghenerala strategia ideo, konstruado de la olimpikaj sportejoj,
plibonigo de ekologia medio kaj bazaj instalajhoj, kaj konstruado
de socia medio kaj rimedoj por strategia sekurigo.
Revenu
|