La
3-an de julio, 2002, la Pekina Organiza Komitato por
Olimpikoj deklaris, ke de tiu tago ghi publike petas
projekton de emblemo de la Olimpikoj en 2008. Chi-foje
la projekta konkurso koncernas nur fakajn instituciojn
kaj personojn kaj la gajninto de la konkurso ricevos
premion de 200 mil juanoj. Januare de 2003 la organiza
komitato oficiale publikigos la emblemon.
La
projekta konferenco por Olimpikoj estas la plej altnivela
internacia konferenco en la olimpika rondo kaj ankau
solena kunveno kombinanta la Olimpikan sporton kun kulturo.
Oni postulas, ke la projektado devas montri ne nur strebadon
de la olimpiaj ludoj, sed ankau la apartan komprenon
de Chinio pri la Pekinaj Olimpikoj en 2008, montri la
apartajn aspekton kaj spiriton de Chinio kaj Pekino,
la temon de nova Pekino kaj novaj Olimpikoj kaj la koncepton
pri olimpikoj verdaj, scienc-teknologiaj kaj humanaj.
Char projektado de la emblemo de la Olimpikoj estas
sistema laboro, diferenca de kolekto de la emblemo por
inviti la Olimpikojn, tial la chi-foja konkurso koncernas
nur fakajn establojn kaj personojn. La Pekina Organiza
Komitato por Olimpikoj jam sendis invitilon al pli ol
300 famaj projektistoj chinaj kaj alilandaj.
Lau
la tagordo de la konkurso la 8-a de oktobro estas la
lasta tago por kolekti la emblemojn. De la 8-a de oktobro
ghis la 8-a de novemro la jughkomitato devas fari jughadon
pri la projektoj. En la lasta tagdeko de novembro la
komitato anoncos la rezulton de la jughado al la Plenuma
Komitato de la Pekina Organiza Komitato por Olimpikoj,
kiu faros la finan rezulton. Januare de 2003 la Pekina
Organiza Komitato por Olimpikoj oficiale publikigos
la emblemon kaj tiam oni chesos uzi chinan nodajhon
(plektitan tradician rughan artajhon simbolantan Chinion).
La partoprenantoj de la fina konkurso ricevos po 10
mil juanojn kiel premion.
Revenu
|