
Lastatempe
respondeculo de la Pekina Publik-trafika Kompanio diris
en la 3-a Azi-pacifika Konferenco de la Internacia Federacio
de Publika Trafiko, ke la Olimpikoj en 2008 portos shancon
kaj defion al la pekina trafiko kaj Pekino starigos
urban trafikan sistemon pli sekuran, rapidan kaj puran.
La
trafika reto de Pekino celas sistemon ghustatempan,
rapidan, komfortan kaj mediprotektan. La reto kovras
10 marghenajn korporaciojn kaj 14 satelitajn urbojn,
inkl. la scienc-teknikan ghardenon de Zhongguancun,
la centran komercan distrikton, ekonomi-disvolvajn regionojn,
olimpikajn sportejojn, novajn loghkvartalojn kaj ekonomi-turismajn
lokojn. La totala longeco de relvojoj atingos 300 kilometrojn
kaj tiu de rapidaj shoseoj kaj chefvojoj -- 280 kilometrojn.
Revenu
|