
La
2-an de decembro, la Kunordiga Komisiono de la Internacia
Olimpika Komitato por la 29-aj Olimpikoj komencis sian
3-tagan viziton al Pekino kaj okazigos tie sian unuan
plenan sesion. Posttagmeze de la sama tago ghenerala
direktoro de la Internacia Olimpika Komitato Francois
Carrard diris en la gazetara konferenco, ke li estas
kontenta pri la preparado de Pekino por la Olimpikoj
de 2008.
La
41-persona vizitgrupo inkl. de 16 membroj de la komitato
faros esploradon por la preparado de Pekino por la Olimpikoj
kaj faros laborkunsidon kun la Pekina Organiza Komitato
por la Olimpikoj pri konstruado de la Olimpikaj stadionoj
kaj sporthaloj, merkata ekspluato, Olimpika Vilagho,
servado al la sportistoj, sporta, media kaj propaganda
cirkonstancoj, loghado kaj teknikaj problemoj, faros
sian subtenon, helpadon kaj kunordigon kaj auskultos
raporton de la Pekina Organiza Komitato pri ghia laboro
en la pasinta duonjaro kaj plano por la unua duonjaro
de 2003.
La
4-an de decembro la membroj de la komisiono finos sian
esploradon, okazigos gazetaran konferencon kaj publikigos
la rezulton de la esplorado.
Revenu
|