
La 4-an de decembro finighis la unua plena sesio de la
Kunordiga Komisiono de la 29-a Internacia Olimpika Komitato.
En la gazetara konferenco okazigita de ghi kaj la Pekina
Organiza Komitato por Olimpikoj ghi plene konfirmis
la elstaran laboron de la Pekina Organiza Komitato por
Olimpikoj kaj koncernaj registaraj departementoj de
Pekino. La Pekina Organiza Komitato por Olimpikoj diris,
ke en la venontaj kelkaj monatoj ghi plene efektivigos
la "Agadprogramon de la Pekinaj Olimpikoj",
komencos projektadon kaj adjudikon de konstruado de
chefaj stadionoj kaj sporthaloj de la Olimpikoj, komencos
la merkatan ekspluaton kaj faros decidon kaj publikigon
de la emblemo de la Olimpikoj en 2008.
Prezidanto
de la Kunordiga Komisiono Verbruggen opiniis, ke la
kunveno estas fruktodona. Li ekzemplis, ke Pekino jam
fondis datenbankon de 71 hoteloj kaj tio signifas, ke
Pekino atingis valoran progreson jam 6 jarojn antau
la 29-aj Olimpikoj. Li diris, ke lau la principo de
la Internacia Olimpika Komitato pri shparemo oni racie
limigos la skalon de la stadionoj kaj sporthaloj por
la 29-aj Olimpikoj kaj donos atenton al ilia uzado post
la Olimpikoj. Krom tio la komisiono ankau alte taksis
la median konstruadon de Pekino.
Revenu
|