Pekino-Olimpikoj

 
Pekino preparas sin por la 29-aj Olimpikoj


    La 28-an de marto, 2002, oficiale publikighis la "Projekto por la Pekinaj Olimpikoj en 2008".

    Antau tio en la dauro de 2 monatoj la pekina registaro kaj la Organiza Komitato de la 29-aj Olimpikoj kolektis opiniojn kaj proponojn de diversaj flankoj pere de telefono, telefakso kaj retposhto, kaj faris la projekton kompare perfekta.

Adjudiko en la monda skalo

     Antau nelonge la Olimpika Ghardeno kaj Kultur-sporta Centro en Wukesong komencis peti projektojn el la tuta mondo per la adjudiko en internacia maniero. La adjudiko enhavas konstruan projekton, ghian plenumadon, kontrolon, konsilighon kaj acheton de materialoj. Por fari la Olimpikojn "Verdaj, Scienc-teknologiaj kaj Humanismaj" kaj fari la stadionojn kaj sporthalojn por la Olimpikoj en 2008 ne nur kontentigantaj la bezonon de la konkursoj, sed ankau utila al la urba disvolvigho en la estonteco, la urbo Pekino invitas la projektistojn spertajn kaj kreivajn, kiuj volonte dedichas sian forton al la Olimpika afero kaj al la projektado de tiuj du konstruajhoj cele postlasi richajn heredajhojn Olimpikajn al Pekino, Chinio kaj la tuta mondo. La proponitaj projektoj estos prijughitaj de fakuloj julie chijare. La jughkomitato konsistos el koncernaj personoj de la Internacia Olimpika Komitato, Organiza Komitato de la 29-aj Olimpikoj, pekinaj fakuloj kaj aliaj chinaj kaj alilandaj projektistoj.

Tri periodoj

    Oni dividas la preparadon de Olimpikoj en tri periodojn.

    La prepara periodo dauros de decembro de 2001 ghis junio de 2003. En tiu periodo oni fondos gvidan organon de la Olimpikoj, komplete plenumos la preparon de konstruo de la Olimpikaj stadionoj kaj sporthaloj, mediprotektaj kaj fundamentaj urbaj konstruoj kaj turismaj instalajhoj kaj komencos la merkatan preparon.

    De julio de 2003 ghis junio de 2006 estos la periodo de kompleta konstruado. En tiu periodo oni plenumos chiujn taskojn difinitajn de la Deka Jarkvino (2001-2005), pri la Pekinaj Olimpikoj, komencos kaj plenumos la konstruadon de la Olimpikaj stadionoj, sporthaloj kaj iliaj ekipajhoj. Kaj chiuj preparoj estos plenumitaj.

    De julio de 2006 ghis inauguro de la Olimpikoj en 2008 oni perfektigos la funkcion de tiuj konstruoj kaj ekipajhoj, por ke chiuj stadionoj, sporthaloj kaj iliaj ekipajhoj estu konformaj al la bezono de la Olimpikoj. En tiu periodo oni bonordigos, ekzamenos kaj provos la konstruojn kaj ekipajhojn, por ke ili estu bone funkciantaj. La organizado, sekureca laboro kaj aliaj servaj laboroj estos en bona ordo.

Honestaj Olimpikoj

    La 29-aj Olimpikoj bezonos 37 sporthalojn kaj stadionojn, el kiuj 32 trovighos en Pekino. Oni rekonstruos 59 trejnajn stadionojn kaj sporthalojn. Por tio oni bezonos 1.44 miliardojn da usonaj dolaroj kaj krom tio ankau 1.94 miliardojn da usonaj dolaroj por konstruo de la Olimpika Vilagho kaj Inform-centro. Oni diris, ke la Organiza Komisiono kolektos tiun monsumon pere de politika gvido fare de la pekina registaro kaj merkata reguligo.

    Prezidanto de la Organiza Komitato de la 29-aj Olimpikoj kaj urbestro de Pekino Liu Qi diris, ke tuta monsumo por la 29-aj Olimpikoj estos uzata sub rigora kontrolo.

    Por tio Pekino jam establis kontrolan komitaton de la 29-aj Olimpikoj, kiu plenumos la rajton de kontrolado kaj faros kontrolon super uzado de la monsumo. Krom tio la Organiza Komitato mem havas administrantaron por kontroli kontojn, konstruojn kaj lauleghe kontroli uzadon de la monsumo kaj garantii adjudikon kaj akcepton de adjudiko de chiuj konstruoj lau la legho de la shtato.

    La plej grava rimedo de la Organiza Komitato de la 29-aj Olimpikoj estas publikigi al la tuta socio chiujn Olimpikajn konstruojn, inkl. de la chefaj enhavoj, investanto kaj irado de la projektoj de chiuj konstruoj, praktiki la dumvivan respondecon de leghpersonoj kaj plenumi la denuncan sistemon, por ke chiuj projektoj estu sub rigora kontrolo de la popolo kaj socio.

    S-ro Liu Qi diris, ke chiuj chi estos farataj por garantii ke la 29-aj Olimpikoj estu honestaj.

Verdaj Olimpikoj

     Pekino dedichas grandan atenton al mediprotektado kaj rigardas ghin kiel la plej gravan kondichon por la Olimpikoj kaj elleboris rigorajn normojn kaj garantian sistemon de la ekologia medio, vaste aplikas teknikon kaj rimedon de la media protektado, grandskale faras median reguligon kaj arbarizadon kaj disvolvon de la mediprotekta industrio kaj proponas verdan konsumon por ekologia urbo.

    Lau la projekto de la Olimpika agado chiuj konstruejoj devas rigore limigi la polvoran poluon por la mediprotekta bezono. Lau la plano, en 2005 en Pekino ne vidighos nuda tero kaj chiuj stratoj estos mashine purigotaj kaj akvumotaj.

    La plano montros ankau, ke pekinanoj verdigos 255 gravajn stratojn kaj en multaj lokoj realigos tridimensian verdigon kaj larghigos la akvan surfacon en la urbo, konstruos 50 grandarean verdejon kun arboj kiel la chefaj, kun po pli ol 10 mil kvadrataj metroj, plibonigos la verdigan sistemon de la satelitaj urbetoj kaj 33 centraj urbetoj. En 2007 45% de la tero de la urbo estos verdigitaj.

 

Revenu