La
2-an de julio okazis en Pekino la kunveno por emblemo
de la Pikinaj Olimpikoj de 2008. La Pekina Olimpika
Komitato anoncis, ke antau la 8-a de oktobro oni kolektos
en la mondo desegnajn projektojn por la Pekinaj Olimpikoj
de 2008. En la tria tagdeko de novembro la komitato
anoncos la rezulton kaj ekuzos la emblemon ekde 2003.
Lau
la regulo de la komitato la desegno devas montri ne
nur la konstantan Olimpikan spiriton, sed ankau la karakteron
de la Pekinaj Olimpikoj en 2008, elstarigi la temon
"Nova Pekino, novaj Olimpikoj" kaj enkorpigi
la novan penson de "Verdaj Olimpikoj, sciencaj
Olimpikoj kaj humanaj Olimpikoj".
La
kunveno estas la plej altnivela kunveno en la desegna
kampo de la Olimpikoj. Ghi montris unuighon de sporto
kaj kulturo en la Olimpikoj. Ghi altiris pli ol 600
desegnistojn, estetikajn fakulojn, human-sciencajn erudiciulojn
kaj komercistojn en kaj ekster Chinio.
Revenu
|