La 9-an de julio la China Popola Universitato kaj Organiza
Komitato de Pekinaj Olimpikoj kune okazigis Forumon
pri Humanismaj Olimpikoj en 2008 kaj elmetis oficialan
"Proponon pri Humanismaj Olimpikoj".
Vicrektoro
de la China Popola Universitato vochlegis la "Proponon
pri Humanismaj Olimpikoj" faritan de la Instituto
pri Humanismaj Olimpikoj sub la China Popola Universitato,
kiu enhavas la spiriton de humanismaj Olimpikoj, humanismajn
sportojn, kulturan intershanghon inter Chinio kaj aliaj
landoj, civitanan kvaliton kaj plibonigon de la pekina
humanisma medio.
En
la forumo respondeculo de la propaganda departemento
de la Organiza Komitato de Pekinaj Olimpikoj konigis
la planon pri la Pekinaj Olimpikoj en 2008. Oni faris
la prelegojn "Historio de Olimpikoj kaj Kulturo",
"Humanismaj Olimpikoj kaj Kreo de Humanisma Medio",
"Humanismaj Olimpikoj kaj Historio kaj Kulturo
de Pekino" kaj "Humanismaj Olimpikoj kaj Eduko
pri Moralo de Pekino".
Revenu
|