Estis
anoncita la rezulto de elektado de projektoj por instalajhoj
por la Pekinaj Olimpikoj de 2008, kaj usona kompanio
Sasaki gajnis la unuan premion kune kun china projekta
kompanio Huahui en Tianjin per la projekto de la Olimpika
Parko de Pekino kaj gajnis sola la duan premion pro
la projekto por la Kultura kaj Sporta Centro de Wukesong.
Al la unua premio de tiu kategorio mankas gajninto.
Organizanto
de elektado de projektoj ricevis 57 projektojn por la
parko kaj 34 projektojn por la centro. La jughkomitato
konsistis el 13 membroj, inter kiuj estis 6 fremdlandanoj
kaj 7 chinoj inkluzive de reprezentantoj de la organiza
komitato de la 29-aj Olimpikoj, famaj projektistoj,
erudiciuloj kaj kompetentuloj pri la funkciado de la
organizo de Olimpikoj. De la 11-a ghis la 14-a de julio
la komitato faris komparadon pri la projektoj por la
du kategorioj kaj faris plurfojan balotadon por decidi
premiitojn.
Al
la projektoj por la Olimpika Parko oni postulis jenajn
enhavojn: La dispozicio de funkcioj devas plene kontentigi
la bezonon de Olimpiaj Ludoj, akcenti longtempan kaj
organikan kreskon de la urbo kaj esti utila al longtempa
disvolvigho de la urbo, kaj devas enkorpigi ekologian
kaj mediprotektan koncepton; la trafika sistemo kaj
la projekto por trafika organizo devas esti utilaj kaj
en kaj post la ludoj, kaj la konstruado de publika trafika
sistemo devas esti emfazita; la tridimensia stato devas
enkorpigi la trajton de Pekino kaj akcenti la specialan
signifon de la centra akso...
La
projekto "Akso de Sukceso de la Homa Civilizacio"
kune ellaborita de la la usona kompanio Sasaki, la gajninto
de la unua premio de projekto por la pekina Olimpika
Parko, kaj la Inghenieria-Projekta Kompanio (Limigita)
Huahui de Tianjin estis difinita kiel la efektivigota
plano por la pekina Olimpika Parko - la konstrua bazo
de sportejoj de plej granda skalo. La projekto por la
Olimpika Parko estos profundigita surbaze de tiu projekto,
kaj ankau arkitektoj de Sasaki-kompanio estos invititaj
al tiu laboro. Sasaki estas fama usona arkitektura kompanio
kompetenta en projektado de pejzaghoj fondita de Sasaki,
japandevena usona arkitekto. S-ro Sasaki iam estis dekano
de la Ghardenistika Fakultato de Harvard-universitato.
Lau
la projekto ellaborita de la usona kompanio Sasaki kaj
la kompanio Huahui de Tianjin, che la ekstremo de la
etendita norda parto de la akso oni konstruos 2.3-kilometran
"Miljaran Promenejon" kun monto kaj akvo kiel
la fino. Ambauflanke de la promenejo estos sportraj
instalajhoj. En la "Miljara Promenejo" estos
montrata la civilizacio de la china nacio inkluzive
de memorigaj figuroj kaj konstruajhoj por diversaj dinastioj.
La norda lago sin ligas kun la Olimpika Kanalo oriente
de la akso kaj kune formos grandegan akvan drakon kaj
rigardas simetrie al la lagoj Shicha kaj Zhongnan okcidente
de la akso en la centro de la antikva urboparto de Pekino.
Krome oni projektos oblikvan akson interligante la Olimpikajn
sportejojn kaj shtatajn stadionojn kaj krucos ghin kun
la centra akso kaj kondukos ghin al Yanshan-montaro.
La projekto estos aprobita pro tio, ke ghi kontentigos
la bezonon de la Olimpikaj Ludoj, utilos al poparta
konstruado kaj konformos al la bezono de disvolvigho
de la urbo por malproksima estonteco. Portempe projekto
por la alia bazo por grandskalaj Olimpikaj sportejoj
- La Kultura kaj Sporta Centro de Wukesong - ankorau
ne estis decidita.
La
14-29-an de julio oni eksponis en la Pekina Internacia
Ekspona Centro 87 projektojn de arkitektoj de 15 landoj
kaj regionoj kaj 50 mil homoj vizitis la ekspozicion,
meznombre chiutage 4000 homoj. Konsiderante pri kreskanta
nombro de vizitantoj, la eksponanto longigis la montradon
je 3 tagoj.
Dekono
de la vizitantoj balotis por elekti la shatatan projekton.
La projekto de Sasaki-kompanio kaj Huahui-kompanio de
Tianjin gajnis 1309 balotilojn. La projekto por la Kultura
kaj Sporta Centro de Wukesoang prezentita de la Pekina
Urbaniza kaj Arkitektura Instituto kaj la kanada projekta
kompanio ABCP gajnis 971 balotilojn.
La
intereso kaj entuziasmo de la publiko por la projektoj
de Olimpikaj sportejoj superis la atendon de la organizantoj.
Multaj vizitantoj donis konsilojn kaj 1200 vizitantoj
skribis siajn opiniojn sur memorlibro de la ekspozicio.
Revenu
|