|  
                              En 
                          la 17-a de oktobro la Pekina Organiza Komitato por la 
                          Olimpikoj de 2008 okazigis gazetaran konferencon en 
                          Pekino por informi pri publika varbo de laborantoj. 
                            Varbado 
                          komencighis en la 18-a de oktobro de 2002 kaj 42 administrantoj 
                          kaj 14 fakuloj estas bezonataj. Oni elektos la bezonatajn 
                          funkciulojn de la rango de departementa vicestro, altklasajn 
                          fakulojn kaj fakestrojn en la tuta lando kaj el inter 
                          transmaraj lernantoj. La ceterajn funkciulojn oni elektos 
                          en Pekino. Poste oni dungos fremdlandanojn. 
                            Nun 
                          la komitato havas 110 laborantojn kaj en 2008 la nombro 
                          kreskos ghis 4000. Poste la komitato varbos bezonatajn 
                          laborantojn publike. Sinanoncantoj povas kontaktighi 
                          kun la komitato pere de interreto por informighi pri 
                          la postenoj kaj bezonataj funkciuloj kaj plenigi sinanoncan 
                          formularon. 
                        Revenu 
                            
                         |