Pekino-Olimpikoj

 
La Organiza Komitato por Pekinaj Olimpikoj finis sian varbon


     La 30-an de oktobro la Organiza Komitato por Pekinaj Olimpikoj informis, ke ghi jam finis sian varbadon de dungitoj. Ghis la lasta tago de la varbado 3515 homoj anoncis sin por la laboro, kies 42% studis kiel esploristo en superaj lernejoj kaj 9% studis eksterlande.

    Respondeculo konigis, ke la organiza komitato faros ekzamenon de la koncernaj materialoj kaj la 11-an de novembro ghi rete publikigos nomojn de la ekzamenotaj personoj kaj konkretajn kondichojn de la ekzameno.

    La Organiza Komitato por Pekinaj Olimpikoj malfermos rubrikon "Olimpikaj personoj"en sia retstacio kaj havigos al si gheneralan sistemon de publika varbado por publikigi la postenojn kaj akceptos sinanoncantojn, fari akuratan gvidon de la surretaj sinanoncantoj kaj fari ekzamenon en difinita tempo por decidi la dungitojn.

Revenu