Lastatempe la Pekina Organiza Komitato por Olimpikoj de 2008
publike varbis la unuajn 45 laborantojn.
La
17-an de oktobro 2002 la komitato publikigis informon por
publika varbado de laborantoj. 3691 personoj kandidatis por
56 postenoj. Ili devis submetighi al anglalingva, sinteza,
faka kaj aliaj ekzamenoj. Fine 45 el ili sukcesis, kaj 11
postenoj estos rezervataj.
La
varbado de la komitato celas elekti kaj konservi elstarajn
kapablulojn. Poste la komitato starigos sistemon de chiutaga
varbo en interreto kaj regule okazigos varb-ekzamenojn laubezone.
Ghi ankau metos la neelektitajn personojn en kapablulo-rezervejon
kiel kandidatojn.
Revenu
|