Pekino-Olimpikoj

 
Jacques Rogge shatas emblemon de la Pekinaj Olimpikoj


    La 1-an de aprilo, kiam Jacques Rogge ekzamenis la projekton de la emblemo de la Pekinaj Olimpikoj, li montris grandan shaton al ghi. Li diris, ke la projekto estas eminenta kaj poezia, char ghi montras la historian kaj kulturan heredajhon de Chinio kaj odoras junecon kaj viglecon de la granda promesplena lando.

    La projekton shatas ankau aliaj membroj de la Internacia Olimpika Komitato. Hein Verbruggen, prezidanto de la Kunordiga Komisiono por la Pekinaj Olimpikoj, diris, ke ghi konformas al la celo, difinita de la Organiza Komitato por la Pekinaj Olimpikoj, kaj montras la kvaliton kaj valoron de ghia laboro.

    La delegitaro estrata de Jiang Xiaoyu, vicprezidanto de la Organiza Komitato por la Pekinaj Olimpikoj, el 7 personoj, prezentis la projekton de la emblemo de la Pekinaj Olimpikoj la 27-an de marto en Lauzano kaj faris klarigon pri la ideo. La projekto estas decidita de jughkomitato el chinaj kaj alilandaj fakuloj.

    La emblemo estos registrita en Chinio kaj aliaj landoj kaj publikighos la 25-an de majo.

Revenu