Lastatempe
la Pekina Organiza Komitato por la 29-aj Olimpikoj anoncis,
ke de la 15-a de aprilo ghis la 31-a de augusto ghi petos
Olimpikan kanton tra la mondo.
La
Olimpika kanto estis aprobita en la 55-a plena kunveno de
la Internacia Olimpika Komitato okazinta en Tokio en 1958.
La kanto poste estis uzata chiufoje en la inauguro de Olimpikoj.
En chiu fojo la gastiganto verkis Olimpikan kanton, kiu prezentas
lokan kulturon kaj Olimpikan spiriton. La chi-foja aktivado
por peto estas aranghita de la gazetara departemento de la
Pekina Organiza Komitato, la China Muzikista Asocio kaj la
Pekina Popola Radiostacio. Ghi dauros 5 jarojn kaj chiujare
elektos 10 kantojn temantajn pri Olimpikoj. Antau 2008 oni
elektos unu el tiom da kantoj kiel Olimpikan kanton por la
Pekinaj Olimpikoj de 2008.
Revenu
|