La
3-an de augusto solene okazis en la Pregha Halo de la Chiela
Altaro, Pekino, la ceremonio por publikigo de emblemo de la
29-aj Pekinaj Olimpikoj. Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta
Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Chinio, kaj Hein
Verbruggen, prezidanto de la Akordiga Komisiono por la 29-aj
Pekinaj Olimpikoj kune levis la kurtenon por la emblemo.
La emblemo prezentas artan kaj sportan trajtojn per chinaj
kaligrafado kaj sigelilo kun historio de 5000 jaroj. Ghi arte
prezentas personon, kiu kuras antauen por la sukcesoj. La
desegno de la emblemo esprimas ne nur charmon de la tradicia
kulturo de Chinio, nomon de Pekino kaj spiriton de la olimpikoj,
sed ankau la belan aspiron al la olimpikoj de la 1.3 miliardoj
da chinoj kaj entuziasmon kaj sinceron de la china popolo
al la tutmondaj gastoj. Tio estas valora donaco de la china
popolo al la Olimpikaj Ludoj.
En
la ceremonio Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika
Komitato (IOK), faris televizan paroladon, kie li salutis
la chinajn registaron kaj popolon kaj montris sinceran bondeziron
al ili nome IOK. La ceremonion partoprenis 2008 personoj el
diversaj rondoj en kaj ekster Chinio.
Revenu
|