
La 15-an de januaro Liu Qi, prezidanto de la Pekina Organiza
Komitato por Olimpikoj, diris, ke la preparado por la 29-aj
Olimpikoj iris glate. En la unua duonjaro de 2003 ghi publikigos
la emblemon de la Pekinaj Olimpikoj kaj en la dua duonjaro
komencos konstruadon de la sporthaloj kaj stadionoj. Lau takso,
en 2006 oni plenumos la konstruadon de la chefaj sporthaloj
kaj stadionoj por la Pekinaj Olimpikoj kaj en 2008 Pekino
gastigos Olimpikojn, la plej sukcesajn en la historio.
Liu
Qi diris tion, kiam li interparolis kun la delegacio de la
Nacia Radiodisaudiga Kompanio de Usono, estrata de prezidanto
de la Direktoraro de Sportoj kaj Olimpikoj.
La
prezidanto inspektis la preparadon de Pekino por la 29-aj
Olimpikoj kaj opiniis, ke la preparado estas farita rapide,
praktike kaj fruktodone. Li kredis, ke Pekino estas kapabla
gastigi la plej sukcesan sportkunvenon en la olimpika historio.
Li diris, ke kiel la plej granda radio- kaj TV-transsendanto
de la Olimpikoj, la kompanio volontas fari siajn kontribuojn
por sukcesigi la Pekinajn Olimpikojn.
Revenu
|