Pekino-Olimpikoj

 
La adjudikitaj konstruoj de sporthaloj kaj stadionoj por
la Pekinaj Olimpikoj en ekzamenado


     La 5-an de januaro, 2003, je la kvara horo posttagmeze, finighis la prepara ekzameno pri la kvalifiko de la adjudikanta legha persono por la adjudikataj olimpikaj konstruajhoj kaj prezentighis de iliaj peticioj. Nun la jughkomitato el internaciaj fakuloj faras taksadon pri la objektoj.

    Lau statistiko fare de la adjudikaj agentejoj oni ricevis entute 43 peticiojn kaj dokumentojn.

    El la 43 konkurantoj estas 30 kombinatoj, kiuj koncernas 114 entreprenojn el Usono, Japanio, Britio, Germanio, Francio kaj aliaj landoj. El ili estas pluraj mondfamaj entreprenoj.

    Pli ol duono de la membroj de la jughkomitato estas fakuloj venintaj el eksterlando. Ili sin okupas pri financo, justico, arkitekturo, projektado, monkolekto, transporto k.a.

    Nur du entreprenoj montris deziron konstrui la vilaghan hipodromon, sed lau koncerna legho de Chinio oni devas denove organizi la adjudikon, se estas malpli ol 3 konkurantoj. Oni diris, ke tiu rezulto ne estas ekster la atendo, char oni multe zorgas pri profita entreprenado de la hipodromo post la Olimpikoj en 2008. La adjudikanto, t.e. la distrikta registaro de Shunyi, nun diskutas pri tio. Ghi eble donos iujn favorajn kondichojn kaj post tio aranghos la sekvantan adjudikon.

Revenu