Pekino-Olimpikoj

 
Eklaboros la unuaj dungitoj de la Pekina Organiza
Komitato por la 29-aj Olimpikoj


     La 12-an de februaro la unuaj dungitoj de la Pekina Organiza Komitato por la 29-aj Olimpikoj estis ektrejnitaj por 3 tagoj kaj en la sekvanta semajno ili eklaboros sur sia posteno.

    Tiuj personoj jam subskribis kontrakton kun la organiza komitato. La trejnado estas necesa leciono por ke ili, devenintaj de diversaj laborpostenoj, bone konu la gheneralan staton de la organiza komitato, posedu koncernajn sciojn pri Olimpikoj, konu ghiajn koncernajn regulojn kaj postulojn kaj kiel eble plej rapide plenumu sian oficon

    La grandskala dungado de la organiza komitato komencighis septembre de 2002. Lau plano la komitato dungos oficistojn por 56 laborpostenoj. Komence 3691 personoj sin anoncis por dungigho kaj post ekzameno 45 estis oficiale dungitaj.

Revenu