Lastatempe en Chinio estis lanchita la shtata scienca programo
"Teknika esploro por garantii olimpikan meteoservon".
La programo praktikota de la Shtata Metea Centro de la China
Metea Buroo, lokaj meteaj burooj kaj la China Akademio de
Sciencoj estos finita en 2005 kaj prezentos sistemon de bonkvalita
meteoservo por la Olimpikoj de 2008.
La
sistemo tushos 3 flankojn: detala meteoprognozo, mallongperioda
kaj proksima prognozo pri katastrofa vetero kaj analizo de
influo de meteaj kondichoj por sportaj programoj. La sistemo
evidentigos 3 trajtojn de subtileco, aparteco kaj avantagho.
La subtileco montros altan kaj detalan distingon de akiritaj
veter-informoj; la aparteco montros klaran celon por la olimpikaj
programoj; la avantagho montros kapablon de unuafoja meteoprognozo
por la Olimpikoj per altteknologio.
Revenu
|