La
21-an de februaro Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia
Olimpika Komitato, diris en la gazetara konferenco, okazinta
en Lauzano, Svisio, ke la Internacia Olimpika Komitato estas
kontenta pri preparado de Pekino por la 29-aj Olimpikoj en
2008.
La
Plenuma Komitato de la Internacia Olimpika Komitato auskultis
la raporton de Pekino kaj opiniis, ke ghia preparado estas
bona kaj la energia preparado kaj granda subteno de la pekina
registaro kaj la Organiza Komitato por la Pekinaj Olimpikoj
al tiu laboro profunde impresas la plenuman komitaton.
Rogge
diris ankau, ke la preparado de Pekino havas ankau iujn malgrandajn
mankojn, ke iuj projektoj estas prokrastataj. Li esperis,
ke la Organiza Komitato por la Pekinaj Olimpikoj kiel eble
plej rapide solvos tiun problemon.
La
plenuma komitato kunvokita en Lauzano chefe auskultis la raportojn
de la Organiza Komitato por la Atenaj Olimpikoj en 2004, tiu
por la Torinaj Vintraj Olimpikoj en 2006 kaj tiu por la Pekinaj
Olimpikoj en 2008 kaj faris taksadon pri la projektoj en la
Pekinaj Olimpikoj.
Revenu
|