Antau
nelonge la China Akademio de Sciencoj informis, ke ghia
komputila instituto kaj germana kolego kune okazigis
"Strategian Simpozion pri Disvolvo de la Integra
Teknologio de Softvaroj", en kiu oni montris individuecan
sistemon de reta servado por la Pekinaj Olimpikoj en
2008.
Pere
de la reto kaj komputiloj la sistemo donos dighitan
servadon al la 10 mil sportistoj, 20 mil jhurnalistoj,
500 mil turistoj kaj miliardoj da mendantoj atentantaj
la Olimpikojn.
En
la lastaj 1-2 jaroj la China Akademio de Sciencoj kune
kun avangardaj akademiaj establoj kaj mondfamaj universitatoj
de Usono, Germanio kaj Rusio fondis 6 laboratoriojn,
kiuj koncernas esploradon de la manipula sistemo, bioinformadiko,
intelekta informadiko kaj reto de estonta generacio
kaj aliajn fundamentajn kaj perspektivajn esploradojn.
La
unuigita laboratorio de integra teknologio de chinaj
kaj germanaj softvaroj estas esplora establo kune fondita
de Chinio kaj Germanio. Ghi jam faris multe da praktikaj
laboroj. Ghia celo estas disvolvi kaj aranghi informadikajn
kaj praktikajn teknologiojn.
Revenu
|