La 18-an de marto, 13 malsamaj projektoj por la chefa
kunvenejo de la Olimpikoj en 2008 faritaj de chinoj
kaj eksterlandanoj estis transdonitaj al fakuloj por
prijughado. De la 26-a ghis la 31-a de marto tiuj projektoj
estos eksponataj en la Internacia Konferenca Centro
de Pekino por peti la sociajn opiniojn. El la 13 projektoj
2 estis faritaj de chinoj, 8 de Usono, Japanio kaj aliaj
7 landoj kaj regionoj, kaj 3 de chino kaj eksterlandano
kune. Post primara prijughado de la jughkomitato, 3
el ili estos rigardataj kiel kandidatoj por fina decido.
La jughkomitato konsistos el 13 membroj, el kiuj 7 estos
chinoj kaj 6 alilandanoj, inkl. de mondfamaj arkitektoj,
projektistoj, sportaj fakuloj kaj olimpikaj fakuloj
kaj reprezentantoj de la pekina registaro kaj organiza
komitato.
Por
la jughado oni devas alte taksi harmoniigon de la urbokonstruo
kaj olimpika parko en la tuto, montrighon de la principo
pri la Olimpikoj humanismaj kaj verdaj kun raciaj strukturo
kaj funkcioj, shparemo kaj avangardaj teknikoj kaj precipe
oni devas solvi la teknikan malfacilon pri malfermebla
tegmento kaj provizoraj sidlokoj. La totala sumo de
la premio por la chi-foja projektado estas 800 mil usonaj
dolaroj.
Revenu
|