 De
la 26-a ghis la 31-a de marto eksponighas en Pekino
13 projektoj de la Shtata Stadiono de Chinio, la chefa
sportejo por la Olimpikoj de 2008 en Pekino.
La
projektoj estis faritaj de famaj arkitekturaj entreprenoj
de Chinio, Japanio, Usono, Francio, Svisio, Australio,
Kanado, Germanio kaj Hongkong de Chinio. La tri premiitaj
el la projektoj estis faritaj de svisaj, chinaj kaj
japanaj arkitektoj kunlabore au sole.
La
Shtata Stadiono de Chinio situas en la Pekina Olimpika
Parko, kaj la konstruado estos komencita en la 24-a
de decembro de 2003. En la stadiono estos 80 mil fiksaj
sidlokoj kaj 20 mil moveblaj sidlokoj por la Olimpiaj
Ludoj. La stadiono kun movebla tegmento taugos por sportado,
ekspozicio kaj spektaklo.
Revenu
|