Pekino-Olimpikoj

 
Torĉa stafetkurado en Pekino por la Atenaj Olimpikoj


    La 9-an de junio okazis en la orienta antikva urbo Pekino kun 3000-jara historio torĉa stafetkurado por la Atenaj Olimpikoj.

    Je la 9-a horo kaj 18 minutoj ĉina membro de la Internacia Olimpika Komitato Yu Zaiqing startis de Tian'anmen-placo, alte tenante la sanktan torĉon. En la sekvantaj 9 horoj la sankta fajro de Olimpikoj trapasis Tian'anmen-placon, Tiantan-parkon, Imperiestran Palacon, Someran Palacon kaj aliajn belajn lokojn de la urbo.

    La stafetkurado de 148 torĉo-tenantoj trapasis 55 kilometrojn. Malgraŭ, ke tiutage la temperaturo en Pekino atingis 36ºC, ĉie, kien la torĉo venis, la apudrigardantoj esprimis sian respekton al la sankta fajro per kanto kaj danco kaj sian aspiron al la Pekinaj Olimpikoj.

    Liu Qi, prezidanto de la Organiza Komitato por la Pekinaj Olimpikoj, diris, ke la olimpika fajro portis en Pekinon lumon, kuraĝon, solidarecon kaj amikecon. Pekino certe disvolvos la olimpikan spiriton en sia preparado de la Olimpikoj de 2008.

    Je 18:15 juna orienta giganto Yao Ming bruligis per la de li tenata torĉo la fajron sur la Platformo por Sankta Fajro en la Somera Palaco, ektondris aplaŭdo kaj leviĝis bela fajraĵo, kio puŝis la stafetkuradon al kulmino. Post 13 minutoj la oficistoj de Ateno atenteme reprenis la fajron en sian lanternon. Nokte la sankta fajro por la Atenaj Olimpikoj forlasis Pekinon kaj daŭrigos sian stafetkuradon en Nov-Delhio.

    La ĉi-foja torĉa stafetkurado daŭros 35 tagojn en 34 urboj de 27 landoj. La totala itinero estos 78 mil km, kaj 3600 torĉistoj kuros 1500 km. Tra la tuta mondo 260 milionoj da homoj propraokule vidos la spektaklon.