Pekino-Olimpikoj


 
Talismanoj de Olimpikoj de Pekino de 2008 anoncitaj 1000 tagojn antaŭ ĝia inaŭguro


    En la 11-a de novembro, la Pekina Olimpika Organiza Komitato okazigis aktivadon en Pekino 1000 tagojn antaŭ inaŭguro de Olimpikoj de Pekino en 2008, kaj anoncis ĝiajn talismanojn, nome kvin pupoj. Ili estas nomataj “Beibei”, “Jingjing”, “Huanhuan”, “Yingying” kaj “Nini”, kies unua silabo kune (Bei-Jing-Huan-Ying-Ni) signifas “Pekino bonvenigas vin”. Ili enkorpigis figurojn de fiŝo, pando, tibeta antilopo, hirundo kaj olimpika fajro, kaj iliaj koloroj interrespondas al la kvin ringoj de Olimpikoj.

Sinjoro Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, sendis gratulan leteron por tio. Li skribis, ke li ŝtatas ĉiujn talismanojn, li ĝojas ke ili alportos ĉinajn tradiciajn bondezirojn al la mondo; ke la elekto tuŝis lin en la koro. Li kredas, ke la talismanoj tuŝos ankaŭ la koron de la mondo.