Pekino-Olimpikoj


 

Novaj statoj de la Pekinaj Olimpikoj en printempo-somero de la jaro 2005

de FANG XIAOTONG



La 26-an de junio, la tema slogano de la Pekinaj Olimpikoj en 2008 estis anoncita: Unu Mondo, Unu Sonĝo.

Elektado de la slogano komeciĝis en la 1-a de januaro 2005, kaj en unu monato oni ricevis 210 mil proponojn el diversaj landoj. Finela Pekina Olimpika Organiza Komitato elektis “Unu Mondo, Unu Sonĝo”.La du “unu” formas elegantan paralelismon, kaj “mondo” kaj “sonĝo” harmonie respondas unu al la alia. La slogano estas facile voĉlegeblakaj disvastigebla. Ĝi bone esprimas la temon, ke “la tuta homaro apartenas al unu mondo kaj kune strebas alkomuna bela sonĝo”, kaj ankaŭ enkorpigas la ĉinan tradician kulturan koncepton de “harmonio kaj unueco”. Samtempe “Unu Mondo Unu Sonĝo” fariĝis tema slogano de la 13-a Olimpikaj Ludoj de Handikapuloj. Gratule telefonante, S-ro Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, diris, ke ĝi kaptis la esencon de la olimpika spirito.

En printempo kaj somero de 2005, ĉina esplora instituto pri amaskomunikiloj studis la lingvojn de ĉefaj ĉinaj ĵurnaloj, kaj resumis “dek plej furoraj diroj”, el ili estas “Unu Mondo, Unu Sonĝo”. Ĉinio lanĉis serion da olimpikaj propagandoj.Ĉirkaŭ tiu ĉi temo, kun espero cirkuligi la belan deziron pli malproksimen.

Komence de aŭgusto la albumo “La Olimpikoj kaj Ĉinio” estis eldonita en Pekino. Ĝi enhavas multajn valorajn bildojn, pri la origino, evoluo kaj centjarahistoriode la olimpikaj ludoj;pri la historio kaj ŝanĝiĝo de la ĉina sporto kaj Ĉinaj olimpikaj ĉampionoj.Krome la albumo ankaŭ montras pejzaĝojn de homa kulruto kaj karakterizan kulturon de Ĉinio. Multe da valoraj bildoj kaj artaj verkoj estis liveritaj de la Internacia Olimpika Komitato kaj Laŭzana Olimpika Muzeo kaj fotistoj kaj artistoj en- kaj eksterlandaj. Tiu ĉi albumo estas la dua volumo de la specialaserio de “Nova Pekino, Novaj Olimpikoj”. La unua volumo “Sankta Torĉo de Olimpikoj Brilas en Pekino” estas eldonita en aŭgusto, 2004. Ambaŭalbumoj estas konservataj de la Ĉina Ŝtata Muzeo. La serio “Nova Pekino, Novaj Olimpikoj” estos daŭre eldonata ĝis la fino de la Pekinaj Olimpikoj en 2008.

En la komenco de aŭgusto, oni komencas mondsfere “Konkurson de Skulpturopor Pekinaj Olimpikoj en 2008”. Oficisto de la Pekina OlimpikaOrganiza Komitato prezentis, ke gastigantaj urboj de olimpikaj ludoj kutimehavas skulptaĵojn pri olimpika temo. Peti bonajn skulpturaĵojn mondsfere povas leviartan guston de urba aspekto. La konkurso postulis fikcie konstrui skulptaĵojnpor sportejo,verdejo kaj parko, taŭgan por rondira eksponado en pluraj urboj por ilia komuna utiligo de la skulptaĵoj. Skulpturo povas prezenti la detalojn de urbo, olimpikaj skulptaĵo estas sensona lingvo de “Humanismaj Olimpikoj”, kiu povas noti olimpikan kulturon per viveca maniero.

Petado de kaligrafaĵoj kaj afiŝoj baldaŭ komenciĝos. Ĉiuj verkoj temos pri la slogano “UnuMondo, Unu Sonĝo”. La petado turniĝos al la tuta mondo kaj samtempe oni invitos kaligrafojn kaj projektistojn en- kaj eksterlandajn al la kreado.Kaligrafio estas tradicia arto de Ĉinio. Ĝi akcentas harmonian belecon de vidado, kaj internan spiritan komunikon. Kredeble ĝia karakteriza formo povas esprimi la belan deziron “Unu Mondo, Unu Sonĝo”.

La 12-an de aŭgusto velŝipego "Qingdao" startis en Qingdao, urbo en Shandong-provinco. En la sekvantaj du monatoj, ĝi preteriris Dalian, Yantai, Ŝanhajon, Xiamen, Kantonon, Zhuhai, Shenzhen kaj Hongkong laŭ la orienta marbordo de Ĉinio. En ĉiuj tiuj urboj, la velŝipego faris propagandon pri la Olimpikaj Ludoj, konigis Qingdao, urbo por velŝipa konkurso. Post navigacio en Ĉinio antaŭ la Pekinaj Olimpikoj en 2008, la velŝipo faros mondan navigacion por propagandi pri la Pekinaj Olimpikoj en 2008 kaj Qingdao.

La 7-an de septembro, aperis la unua kolora aviadilo de la Ĉina Internacia Aviada Kompanio por propagandi la Pekinajn Olimpikojn en 2008. Ĝi estas la unua kolora civila aviadilo por la temo de publika utilo. La tipo de la aviadilo de n-ro B5211 estas Boing 737-700. De la nazo de la aviadilo la koloro nuanciĝis de blua al blanka ĝis la empeno. Oni volis per tio esprimi evoluon de la historio. Inĝeniero diris, ke la ŝpruclakado de flugiloj estis tre malfacila, kaj tiu teknologio estis unuafoje aplikita en la mondo. Sur la antaŭaparto de la aviadilo estas“Unu Mondo, Unu Sonĝo” en la ĉina kaj angla lingvoj, kaj sur la malantaŭa ruĝaj kursivoj “Pekino 2008”. Fine de septembro, naskiĝis la dua pekina olimpika aviadilo. Pli poste la Ĉina Internacia Aviada Kompanio prezentos pli grandajn kaj pli belajn olimpikajn kolorajn aviadilojn.

Retrkalkulanta horloĝo sur Tian’anmen-placo tiktakas, la Olimpikoj estas pli kaj pli proksimaj, kaj okazos pli kaj pli diversaj aktivadoj relataj al la Pekinaj Olimpikoj.