Pekino-Olimpikoj


 

Feliĉaj infanetoj, talismanoj de Pekinaj Olimpikoj

de FANG XIAOTONG



Ni estas talismanoj de Pekinaj Olimpikoj de 2008. Ni debutis la 11-an de novembro de 2005, 1000 tagojn antaŭ la inaŭguro de la Olimpikoj. Oni nomas nin kvinopon “feliĉaj infanetoj”.

Nomoj de la kvin feliĉaj infanoj respektive estas ripeta prononco de la ĉinaj ideogramoj “bei, jing, huan, ying, ni”. Ĉinoj kutime nomas sian infanon per ripeta prononco de unu silabo por esprimi amon. Tiuj ĉi kvin silaboj konsistigis prononcojn de la ĉina frazo “Pekino bonvenigas vin”. La kvin amindaj koboldoj reprezentas la kvin olimpikajn ringojn kaj montras al la mondo entuziasmon kaj esperon de la ĉinoj por la Pekinaj Olimpikoj de 2008.