Lastatempe
finkonstruighis la gardeno Huangchenggen sur la ruino
de la ekstera ringmuro de la Imperiestra Palaco, la
plej granda zona ghardeno en la urbo Pekino. Kun longeco
de 2.4 km. kaj largheco de 29 m., ghi, kiel verda
zono, kunligis la chirkauajn kvadratajn kortojn kun
la ruino kaj montris la aspekton de la malnova Pekino.
Antikve
la urbo Pekino estis chirkauita de 4 ringmuroj. Ene
de la interna ringmuro estas la Imperiestra Palaco
kaj la ghardeno bazighas sur la ruino de la ekstera
ringmuro konstruita en la 14-a jc. kaj malkonstruita
komence de la 20-a jc.
La
konstruintoj de la ghardeno donis atenton al la ekologia
medio dum la prifosado, riparado kaj reaperigo de
la ruino. La ghardeno estas ne nur verda kaj kultura
koridoro, kiu montras la pekinan aspekton, sed ankau
ideala loko, kie oni sin distras kaj ripozas.
|