La
7-an de aprilo fakulo de la Monda San-Organizo faris inspektadon
en la unua kliniko sub la Chin-medicina Hospitalo de Guangdong,
Chinio. Tie li informighis pri detaloj de la hospitalo pri kuraco
de netipa pulmito. Medicinistoj de la kliniko diris, ke informighinte
pri la nomita malsano la kliniko tuj organizis specialistan grupon
kontrau ghi kaj nun ili certagrade konas malsanighon de netipa pulmito,
ghiajn trajtojn, principon pri la kuracado kaj montrighon post mildigo
de la simptomoj kaj teorion de la china medicino. Oni diris, ke
de la 7-a de januaro ghis la 5-a de aprilo la kliniko akceptis sume
112 pacientojn, suferantajn de netipa pulmito, kaj plejparto de
ili jam resanighis kaj elhospitalighis.
Informighinte,
ke la china medicino povas mallongigi febradon kaj restadon de suferantoj
en hospitalo, la fakulo de la Monda San-Organizo diris, ke tio profunde
impresis lin kaj li alte taksas la kuracadon.
Li
diris, ke se la sperto de la kliniko estos vaste aplikata, ghi multe
utilos al kuraco de netipa pulmito en aliaj lokoj de la mondo. Li
kredis, ke chin-medicinaj kuracistoj certe resumos sian valoran
sperton por kuracado.
|