Lastatempe
respondeculo de la China Ministerio de Sano diris, ke nun patogeno
de netipa pulmito ankorau ne estas konita kaj la tiel nomataj preventaj
medicinajhoj kaj vakcinoj kontrau netipa pulmito ne havas sciencan
bazon.
Pro
tio la ministerio atentigis, ke printempo estas sezono, en kiu rapide
disvastighas infekta malsano de spira kanalo. Oni ne devas facilanime
uzi la tiel nomatajn medicinajhojn kaj vakcinojn antau ol koni patogenon
de netipa pulmito, sed teni bonan vivkutimon kaj altigi sian imunecon.
|