Lastatempe
Ma Xiaowei, vicministro de la Ministerio de Sano de Chinio, intervidighis
en Guangdong, suda Chinio, kun oficistoj de la Monda San-Organizo
(MSO).
Ma
diris al oficistoj kaj fakuloj de MSO, ke Chinio tre atentis ilian
viziton kaj la china registaro kaj koncernaj departementoj klopodos
kuraci, preventi kaj regi netipan pulmiton. Chinio plu kunlaboros
kun oficistoj de MSO por venki ghin.
Oficisto
de MSO diris, ke netipa pulmito estas tuttergloba problemo. Guangdong
akiris sukcesojn en kuraco kaj prevento de netipa pulmito kaj ghia
sperto helpos laboron de MSO, kuracadon kaj preventon en Hongkong
de Chinio kaj aliaj lokoj de la mondo.
|