Lastatempe
la Monda San-Organizo (MSO) okazigis en Ghenevo gazetaran konferencon
pri netipa pulmito. En la konferenco oni konis, ke ghis la 10-a
de aprilo trovighis en la mondo 2781 suferantoj de netipa pulmito,
el kiuj 111 mortis.
Lau
informo de MSO trovighas suferantoj de netipa pulmito en 19 landoj
kaj regionoj, t.e. Brazilo, Kanado, Hongkong, Taiwan kaj la cheftero
de Chinio, Francio, Germanio, Italio, Kuvajtio, Malajzio, Irlando,
Rumanio, Singapuro, Hispanio, Svedio, Tajlando, Britio, Usono kaj
Vjetnamio.
Direktoro
de la infektmalsana departemento de MSO David diris, ke la china
registaro nun kunlaboras kaj dialogas kun MSO por regi la disvastighon
de netipa pulmito, pri kio MSO kontentas. Lau informo de MSO oni
jam regis netipan pulmiton en Guangdong de Chinio.
|