La
14-an de aprilo china prezidanto Hu Jintao, kiu estis inspektanta
en Guangdong-provinco, venis en la Centron de Prevento kaj Rego
de Malsanoj de la provinco kaj interparolis kun medicinistoj por
prevento kaj kuraco de netipa pulmito. Hu diris, ke nun oni devas
preni preventon kaj kuracon de netipa pulmito kiel gravan aferon
por la ghenerala situacio de reformado kaj pordmalfermo, sano kaj
vivo de la china popolo, kaj bone trakti tion.
Informighinte,
ke neniu medicinisto de Nanfang-hospitalo kaj Toraka Hospitalo de
Kantono estis infektita en kuraco de malsanuloj, suferantaj de netipa
pulmito, Hu diris, ke oni devas resumi sperton, havigi al si efikajn
preventajn ekipajhojn kaj perfektigi la protektan rimedon por medicinistoj,
char tio koncernas ne nur sanon de la medicinistoj mem, sed ankau
la sukcesan batalon kontrau la malsano.
En
la nomo de la registaro Hu montris koran dankon kaj intiman konsolon
al la medicinistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuis al la batalo
kontrau la malsano.
Hu
diris, ke oni devas dedichi grandan atenton al prevento kaj kuraco
de netipa pulmito, fari chion eblan por kuraci la malsanulojn kaj
kiel eble plej rapide resanigi ilin. Oni devas daure doni atenton
al observo de la situacio por bremsi disvastighon de la malsano.
Hu postulis, ke la diversnivelaj registaroj donu grandan helpon
al la medicinaj establoj por solvi ilian malfacilon kaj kreu necesajn
kondichojn por ilia laboro. La medicinistoj devas perfektigi la
kuracan metodon kaj kiel eble plej rapide konfirmighi pri la kauzo
de la malsano.
|