|   
                
                   La 
              14-an de aprilo la Ministerioj de Sano kaj de Scienco kaj Teknologio 
              decidis lanchi la urghan agadon kontrau netipa pulmito.     Lau 
              la plano de la agado nuntempe oni devas fari chion eblan por kuraci 
              malsanulojn, suferantajn de netipa pulmito, konfirmighi pri ghia 
              kauzo, bremsi ghian disvastighon kaj en la estonteco levi la sintezan 
              kapablon kontrau netipa pulmito kaj aliaj infektaj malsanoj, trovi 
              patogenajn mikrobojn, esplori pri la malsaniga teorio, diagnozo 
              kaj kuraco, observo kaj prevento, kaj kreo de efikaj medikamentoj.     Lau 
              la plano la Ministerio de Scienco kaj Teknologio asignis 10 milionojn 
              da juanoj por la esplorado. Nun la ministerio jam distribuis 3 milionojn 
              da juanoj por la kuracado, esploro pri la kauzo de la malsano kaj 
              bremso de ghia disvastigho. La plano decidis koncentri eliton por 
              la esplorado por kiel eble plej multe redukti la mortokvanton kaj 
              trovi metodon de rapida diagnozo.     Nun 
              la du ministerioj faras strechan laboron por plenumi la planon.   |