Lastatempe la pekina registaro starigis
help-sistemon por malrichaj suferantoj de netipa pulmito, kio garantios
efikan kuracon de suferantoj de netipa pulmito en Pekino.
Lau
la sistemo suferantoj de netipa pulmito en familioj ghuantaj minimuman
vivtenan garantion povas ricevi kuracon pagatan de la pekina registaro;
kuraca elspezo de la kurace asekuritaj laboristoj, oficistoj kaj
emeritoj, kiuj suferas de netipa pulmito, venas de kurac-asekura
fonduso; suferantoj el la senlaboruloj povas ricevi monhelpon de
fonduso de senlaboreca asekuro; kaj aliaj suferantoj kun granda
malfacilo povas ricevi monhelpon de financa departemento de Pekino
lau kondichoj.
Lau
statistiko de la San-Buroo de Pekino, ghis 0:00 de la 15-a de aprilo
Pekino jam traktis 37 suferantojn de netipa pulmito, inter kiuj
4 mortis kaj 8 elhospitalighis.
|