Vespere
de la 15-a de aprilo la Mikroepidemia Instituto sub la China Milita
Medicina Akademio kaj la Pekina Genara Instituto sub la China Akademio
de Sciencoj plenumis esploradon de la ordo de la tuta genaro de
koronavirusoj.
La
21-an de marto fakuloj de la Mikroepidemia Instituto sub la China
Milita Medicina Akademio trovis koronavirusojn el la specimenoj
de netipa pulmito kaj faris animalan modelon. Surbaze de tio ili
faris esploradon pri la ordo de la koronavirusoj de la tuta genaro
de hepato, pulmo, faringo kaj limfonodoj de diverslokaj malsanuloj.
La esplorado montras, ke la koronaviruso longas 30 mil bazparojn,
kio tute konformas al la rezultoj atingitaj de kanada kaj usona
raportoj. Tio estas novtipa koronaviruso.
La
sukceso de la esplorado metis firman bazon por serchi la fonton
de la koronavirusoj kaj fari preparajhon por diagnozo, medikamentojn
kaj vakcinon kontrau netipa pulmito.
|