En
la 16-a de aprilo fakuloj de la Mikrobo-epidemia Esplora Instituto
de la China Milit-scienca Akademio sukcese esploris novan teknikon
por rapida diagnozo de netipa pulmito.
Nun
oni diagnozas suferantojn de netipa pulmito chefe lau ilia febro,
tuso, X-radia raporto pri iliaj plumoj kaj shanghigho de iliaj leukocitoj,
sed laboratoriaj diagnozaj datenoj mankas al Chinio. Tial oni ne
povas ghuste kaj efike diagnozi kaj preventi netipan pulmiton.
Lau
fluoreska imuna tekniko fakuloj de la Mikrobo-epidemia Esplora Instituto
ekzamenis serumon de 42 suferantoj de netipa pulmito en diversaj
epidemiaj lokoj kaj la reago de 40 el la suferantoj montras pozitivon;
kaj ekzamenis tiun de 30 sanaj homoj kaj ilia reago montras negativon.
La precizeco de la ekzameno atingas 95% kaj la ekzamena tempo bezonas
nur 2 horojn.
La
tekniko metas gravan sciencan bazon por frua diagnozo de netipa
pulmito kaj utilas al klinika eksperimento de fakuloj.
|