Lastatempe por malhelpi internacian disvastighon
de netipa pulmito kaj protekti sanon de pasagheroj vojaghontaj en
kaj ekster Chinion kaj lau rilataj reguloj pri kvaranteno la Ghenerala
Shtata Administracio de Kvalito-ekzameno kaj Kvarantenigo kaj la
Ministerio de Sano de Chinio publikigis anoncon postulante, ke rilataj
chinaj departementoj serioze ekzamenu pasagherojn vojaghontaj en
kaj ekster Chinion kaj adoptu rimedojn por izoli suspektindajn suferantojn.
La
anonco diras, ke se trovighas en- au ellandighontaj pasagheroj,
kiuj febras je pli ol 38 gradoj C., tusas kaj malfacile spiras au
kontaktis suferantojn au vivis en kvarantenaj regionoj en la pasintaj
2 semajnoj, ili devas konfesi al kvaranteniga organo de Chinio por
profunda ekzameno.
|