Lastatempe
la Informa Departemento sub la Shtata Konsilantaro de Chinio okazigis
gazetaran konferencon, en kiu Gao Qiang, konstanta vicministro de
la Ministerio de Sano de Chinio, donis novan informon pri prevento
kaj kuraco de netipa pulmito en Pekino.
Lau
la nova statistiko, en Pekino trovighas 339 suferantoj de netipa
pulmito, inkl. de 24 kuracistoj, 8 studentoj, 28 alilokanoj kaj
5 loghantoj ekster la cheftero de Chinio, el kiuj 33 elhospitalighis
kaj 18 mortis. Krome trovighis 402 suspektinduloj.
Gao
Qiang emfazis, ke netipa pulmito estas neatendita serioza katastrofo,
kio apartenas al malfacilaj kaj komplikaj kazoj. La diagnozo de
netipa pulmito bezonas longan tempon. Lastatempe iuj suspektinduloj
estis rigardataj kiel tiaj malsanuloj, ke la nombro de la suferantoj
multe kreskis; en Pekino trovighas 175 grandaj kaj mezgrandaj hospitaloj,
sed al ili mankas efika interkomunikado kaj la suferantoj de netipa
pulmito loghas en pli ol 70 hospitaloj. Tio malfaciligis kompletan
kaj precizan statistikon; al la Ministerio de Sano de Chinio mankas
efikaj prevento-sistemoj kontrau eventoj de publika sano kaj rilataj
raporto-sistemoj. Kvankam kuracistoj de Pekino klopodis savi suferantojn
de netipa pulmito, tamen pro manko de rilataj raporto-sistemoj pri
netipa pulmito oni ne ricevis precizan statistikon pri netipa pulmito.
La rilataj departementoj devos plifortigi laboron pri netipa pulmito.
|