La
21-an de aprilo, komisiite de la Monda San-Organizo, 6 fakuloj pri
infektaj malsanoj, mikroboj kaj epidemioj atingis Shanhajon kaj
komencis inspekti la preventon kaj kuracon de netipa pulmito.
Atinginte
Hongqiao-flughavenon antautagmeze de la 21-a de aprilo, la teamo
tuj komencis inspektadon de la batalo kontrau netipa pulmito en
la aerodromo.
Posttagmeze
la fakuloj vizitis la Shanhajan Kurac-Savan Centron.
Oni
donis al la teamo liston de chiuj hospitaloj kaj sanitaraj servoj
de la urbo. En la sekvanta tago ghi faros inspektadon de iuj el
ili.
En
la venontaj 3 tagoj la fakuloj inspektos la sistemon de monitorado
kaj raportado de malsanoj, rimedojn pri rego kaj preventado de malsanoj
en Shanhajo, kuracadon kaj higienan edukadon de la malsan-regaj
institucioj, hospitaloj kaj loghkvartaloj de la distriktoj kaj gubernioj
antauurbe de Shanhajo kaj faros profundan esploradon kune kun tieaj
fakuloj pri netipa pulmito.
La
teamo venis al Shanhajo invitite de la loka popola registaro. Shanhajo
estas la tria loko, inspektata de la ekspedicio. Antau tio ghi inspektis
Guangdong kaj Pekinon.
|