La
20-an de aprilo china prezidanto Hu Jintao inspektis la Instituton
de Mikrobaj Epidemioj sub la China Akademio de Milita Medicino kaj
la Pekinan Instituton pri Genaro sub la China Akademio de Sciencoj.
Li esprimis koran dankon kaj altan estimon al la sciencistoj kaj
teknikistoj, kiuj akiris gravajn atingojn en la batalo kontrau netipa
pulmito, kaj kuraghigis ilin firmdecide daurigi sian esploradon
por fari pli grandajn kontribuojn por venki la malsanon kaj protekti
la vivon kaj sanon de la popolo.
La
supre menciitaj du institutoj faris gravan scienc-teknologian esploradon
pri netipa pulmito. Dank' al sia penega laboro ili akiris gravajn
sukcesojn. Ili trovis novtipan koronaviruson, plenumis mezuradon
de tuta genaro de koronaviruso kaj faris rimedon de rapida diagnozo.
Dank' al tiuj atingoj oni posedis kompare precizan, fidindan, rapidan
kaj malmultekostan diagnozan metodon kaj metis bazon por fari vakcinon
kaj medikamentojn kontrau netipa pulmito.
Hu
emfazis, ke por venko super la malsano oni devas disvolvi la gravan
rolon de sciencoj kaj teknikoj. Li deziris, ke la medicinistoj faru
pli profundan esploradon pri diagnozo, medikamentoj kaj vakcino
kontrau tiu malsano kaj protektaj ekipajhoj, kiel eble plej rapide
realigu la grandkvantan produktadon kaj uzu ilin en la kuracado.
|