Por preventi kaj bremsi malsanojn en
la meza kaj okcidenta partoj de Chinio

    Antau nelonge la China Shtata Disvolv-Reforma Komisiono informis, ke por la batalo kontrau netipa pulmito kaj landskala konstruado de fundamentaj ekipajhoj kun la celo preventi kaj bremsi malsanojn, la shtato decidis asigni 800 milionojn da juanoj en 2002 al konstruado en la meza kaj okcidenta partoj de Chinio. Antaue la centra registaro decidis asigni 1.2 miliardojn da juanoj al tiu afero en 2003 kaj nun ghi decidis aldoni 900 milionojn da juanoj.

    Nun 2.9 miliardoj da juanoj estos uzataj por konstrui establajhojn en la meza kaj okcidenta partoj de Chinio. La centra registaro postulas, ke la orienta parto de Chinio fondu koncernajn establajhojn lau sia financa kapablo. Dank' al kuna penado de la centra kaj lokaj registaroj en 2003 aperos reto por preventi kaj regi malsanojn en la lando, provincoj, subprovincoj kaj gubernioj.

    Krom tio Chinio asignos 600 milionojn da juanoj por la unuaperioda konstruado de la shtata centro.